国际世界语协会主席的贺信


尊敬的朋友们:

在中华全国世界语协会成立60周年之际,我代表国际世界语协会,并以我个人名义向中华全国世界语协会及全体与会者致以良好的问候并由衷地祝贺你们。

此次聚会对于我们所有的世界语者来说是非常重要的事件。在过去的几十年里,中国的世界语者忘我地建立了世界语园地,并在这块园地中用世界语从事原文创作及翻译重要的中文作品。你们的努力系统地丰富了国际文化,建立了东西方文明交流的对话平台。如大家所知,这样的对话是世界语运动的重要目的之一,同时也推动了世界和平。

    国际世界语运动从中华全国世界语协会和在组织和结构上有密切联系的外文局得到了很多,并对他们也有着更多的期待。此次庆典活动使我们有机会向他们明确这一点。幸运的是,中国及世界各国的世界语者深知,中国与世界各地世界语运动的友好联系是永远不会中断。

Probal Dasgupta
国际世界语协会主席

 

Estimataj,

Mi skribas en la nomo de Universala Esperanto-Asocio kaj en mia propra nomo por saluti Chinan Esperanto-Ligon kaj la cheestantojn en la jubilea renkontigho okaze de la 60-jarigho de ChEL. Mi kore gratulas vin!

Tiu chi renkontigho estas tre grava vojmarka evento por ni chiuj en la Esperanto-movado. La chinaj gesamideanoj sindediche funkciigas centron, en kiu estas flegataj jam de jardekoj la artoj de originala verkado en Esperanto kaj de tradukado de shlosilaj chinaj tekstoj en Esperanton.  Tiu chi klopodo sisteme richigas la internacian kulturon kaj nutras la dialogon inter okcidentaj kaj orientaj civilizaj fluoj. Kiel konate,

tia dialogo estas unu el la plej gravaj celoj de nia movado, kaj antauenigas la laborojn por la monda paco.

De China Esperanto-Ligo, kaj de la Fremdlingva Eldonejo al kiu ghi estas organize kaj strukture intime ligita, la monda movado multon ricevis, kaj ankorau multon atendas. Chi tiu jubilea renkontigho donas al ni okazon por tion eksplicite diri, sed feliche la etoso chiam estis tia, ke niaj chinaj gesamideanoj kaj gekolegoj esperantistaj en aliaj landoj chiam sciis, ke neniam rompighos la ligoj de bona volo inter la china kaj la monda Esperanto-movadoj.

 Amike salutas

 Probal Dasgupta
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio